Katedralo La Almudeno | ||
---|---|---|
katolika katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 52″ U (mapo)40.415556-3.714444Koordinatoj: 40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 52″ U (mapo) | |
Arkitekto | Francisco de Cubas | |
Materialo | granito [+] | |
Estiĝo | 4-a de aprilo 1883 | |
konsekro | 15-a de junio 1993 | |
Katedralo La Almudeno | ||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of Our Lady of La Almudena [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La katedralo Santa María La Real de La Almudena estas la episkopejo de la Madrida diocezo. Ĝi estas templo je 102 metroj longe kaj 73 alte kun miksaĵoj de malsamaj stiloj: novklasikismo ekstere novgotikismo interne kaj novromaniko en la kripto. La tuta konstruado daŭris de 1883 ĝis 1993.
Estis konsekrita de la papo Johano Paŭlo la 2-a dum lia kvara vojaĝo al Hispanio, la 15-an de junio 1993. Ĝi estas la unua hispana katedralo konsekrita de iu ajn papo kaj la unua konsakrita de Johano Paŭlo ekster Romo.
Ĝi situas en la urbocentro de Madrido. La ĉefa fasado rigardas la "plaza de la Armería" (placo de la armilaro), antaŭ la Madrida Reĝa Palaco. Al la latera pordo enireblas tra la strato "Bailén" kaj al la kripto, tra la strato "Mayor". Malsame al aliaj katedraloj kies orientiĝo estas oriento-okcidento, la de la Almudeno estas nordo-sudo. Ĉar ĝi estis konstruita kiel kunaĵo de la Madrida Reĝa Palaco kiu apudas.